KING JAMES BIBLESerĉi

Londona Biblio

Psalmaro 123

Ĉiuj · PsalmaroSerĉi

1Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!

2Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, Ĝis Li korfavoros nin.

3Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

4Tute pleniĝis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.

Sources and attribution